David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: el la filoj de Asaf: Zakur, Jozef, Netanja, kaj Aŝarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis ĉe la reĝo. De Jedutun, la filoj de Jedutun: Gedalja, Ceri, Jeŝaja, Ĥaŝabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon. De Heman, la filoj de Heman: Bukija, Matanja, Uziel, Ŝebuel, Jerimot, Ĥananja, Ĥanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Joŝbekaŝa, Maloti, Hotir, kaj Maĥaziot. Ĉiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la reĝo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. Ĉiuj ĉi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj ĉe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, ĉe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la reĝo, Asaf, Jedutun, kaj Heman. Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaŭ la Eternulo, ĉiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok. Ili lotis pri la vico de sia deĵorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto. La unua loto eliris ĉe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du; la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la sepa por Jeŝarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la oka por Jeŝaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la naŭa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la deka por Ŝimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dek-dua por Ĥaŝabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dek-tria por Ŝubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dek-sesa por Ĥananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dek-sepa por Joŝbekaŝa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dek-oka por Ĥanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dek-naŭa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dudek-tria por Maĥaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.
FIND YOUR PASSAGE
Search the Scriptures

A LIBRARY TO EXPLORE
A moment.
A passage.
A new perspective.
Read the Bible, discover the Apocrypha, and explore early Christian writings.
About this collection
This library includes complete Bibles, portions, historical variants, Apocrypha, and separately labeled early writings. Different traditions recognize different canons. Manuscript gaps and editorial reconstructions retain their source labels.
Source records assess public-domain status in the United States. Rights can differ by territory, including King James Version conditions in the United Kingdom. Read the source and rights record for each edition.
YOUR READING LIFE
Saved passages
Saved on this browser. Export a copy to keep your notes when changing devices or clearing browser data.
MAKE ROOM TO READ
Your reading space
Appearance
Reading
Listen
Offline reading
Keep an edition on this device for reading and searching while disconnected. Installed voices can read it aloud. Browser background playback varies by device.
Your privacy
Reading preferences, progress, bookmarks, highlights and notes stay in this browser using functional storage. Online reading and search send the requested edition, passage or query to the server. Prepared narration requests identify the edition, book and chapter. Ordinary hosting access and security logs can include IP addresses, requested URLs, times and basic client information. The website is free, account-free and analytics-free.